Mi ne insistis kaj ŝanĝante la konversacion :
- Do kiel vi eniris ?
- Dio mia, kiel ĉiuj, tra la pordo. Poste, vidinte neniun, mi transiris la salonon, mi sekvis la balkonon, kaj jen mi.
- Eble, sed la ŝlosilo de la pordo ?
- Ne estas pordo por mi, vi scias tion. Mi bezonis vian apartamenton, mi eniris.
- Je viaj ordonoj. Ĉu mi devas lasi vin ?
- Ho ! Neniel, vi ne troos. Mi eĉ povas diri al vi ke la vespero estos interesa.
- Ĉu vi atendas iun ?
- Jes, mi rendevuis ĉi tie je la deka...
Li elprenis sian poŝhorlogon.
- La deka. Se la telegramo estas alvenita, la persono ne malfruos...
La tintilo sonis en la vestiblo.
- Kion mi diris al vi ? Ne, ne ĝenu vin... mi iros mem.
Kun kiu, diable ! li povis rendevui ? Kaj kiun draman aŭ burleskan scenon mi baldaŭ spektos ? Por ke Lupeno mem konsideru ĝin kiel interesindan,