Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li malvolvis la telegramon sur la tablon, kaj frapante ĝin per pugnobato, ekkriis :

- Nun, sinjoro Botreleo, inter ni ambaŭ !

Botreleo ekmetis sin en pozicion por aŭskulti, kaj Lupeno komencis, per modera, sed seka kaj memvola voĉo :

- Ni deĵetu la maskojn, ĉu ne, kaj ne plu da hipokritaj banalaĵoj. Ni estas du malamikoj kiuj perfekte scias kion kredi unu pri la alia, estas malamike ke ni agas unu kontraŭ la alia, kaj konsekvence estas malamike ke ni devas trakti unu kun la alia.

- Trakti ? Botreleo eĥis surprizite.

- Jes, trakti. Mi ne hazarde diris tiun vorton, kaj mi ĝin ripetas, kion ajn tio kostas al mi. Kaj tio multe kostas al mi. Estas la unua fojo ke mi uzas ĝin fronte al kontraŭulo. Sed ankaŭ, mi tuj diras al vi, estas la lasta fojo. Profitu tion. Mi eliros el ĉi tie nur kun promeso de vi. Alie, estos milito.

Botreleo ŝajnis pli kaj pli surprizita. Li afable diris :

- Mi ne antaŭvidis tion... vi