parolas al mi tiom strange ! Tio estas tiom malsimila rilate al tio kion mi kredis !... Jes, mi imagis vin tute alia... Kial kolero ? minacoj ? Ĉu ni do estas malamikoj ĉar cirkonstancoj kontraŭmetas nin, unu kontraŭ la alia ? Malamikoj... kial ?
Lupeno aperis iom konsternita, sed li ridaĝis klinante sin al la junulo :
- Aŭskultu, mia knabo, ne necesas elekti siajn esprimojn. Temas pri iu fakto, iu certa fakto, nediskutebla. Tiu ĉi : ekde dek jaroj, mi ne ankoraŭ alfrontis kontraŭulon laŭ via forto; kun Ganimard, kun Herloko Ĥolmes, mi ludis kvazaŭ kun infanoj. Kun vi, mi devas defendi min, mi diros pli, retroiĝi. Jes, nunmomente, vi kaj mi, ni tre bone scias ke mi devas rigardi min kiel la venkito. Izidoro Botreleo superas Arsenon Lupenon. Miaj planoj estas konfuzegitaj. Tio kion mi provis lasi en la ombro, vi venigis ĝin al plenlumo. Vi ĝenas min, vi baras al mi la vojon. Nu ! mi tediĝas... Breduo tion vane sciigis al vi. Mi rediras al vi, insiste petante ke vi ekkomprenas. Mi superlaciĝas pri tio.
Botreleo balancis la kapon.
- Sed, fine, kion vi volas ?