Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Pacon ! Ĉiu por si en sia kampo.

- Tio signifas, vi libere domŝtelus laŭ via plaĉo, kaj mi libere revenus al miaj studadoj.

- Al viaj studoj... al tio kion vi volas... tio ne koncernas min... Sed, vi lasos min en paca vivo... mi volas pacon...

- Per kio mi povas nun perturbi ĝin ?

Lupeno perforte ekkaptis lian manon.

- Vi bone scias ĝin ! Ne ŝajnigu ne scii tion. Vi aktuale estas posedanto de iu sekreto kiun mi taksas kiel la plej altan gravecon. Tiu sekreto, vi rajtis diveni ĝin, sed vi ne havis la rajton publikigi ĝin.

- Ĉu vi certas ke mi konas ĝin ?

- Vi konas ĝin, mi certas : tagon post tago, horon post horo, mi sekvis la iron de via pensado kaj la progresojn de via enketo. Je la momento mem kiam Breduo frapis vin, vi estis tuj dironta ĉion. Pro korinklino al via patro, vi poste prokrastis viajn riveladojn. Sed hodiaŭ ili estas promesitaj al la jena ĵurnalo. La artikolo estas preta. Post unu horo ĝi estos kompostita. Morgaŭ ĝi publikiĝos.

- Tio estas ĝusta.