Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lupeno stariĝis kaj tranĉante la aeron per mangesto :

- Ĝi ne aperos, li ekkriis.

- Ĝi aperos, kontraŭdiris Botreleo kiu subite ekleviĝis.

Finfine ambaŭ viroj stariĝis unu kontraŭ la alia. Mi havis la impreson kvazaŭ ekbaton, kvazaŭ ili enbrakige kverelis. Iu subita energio ardigis Botreleon. Estis kvazaŭ sparko ardigis al li novajn sentojn, la aŭdacon, la memestimon, la luktoplezuron, la danĝer-ebrion.

Pri Lupeno, mi sentis per la radiado de lia rigardo, lian ĝojon de duelanto kiu fine renkontas la glavon de la abomenita rivalo.

- Ĉu la artikolo estas donita ?

- Ne ankoraŭ.

- Ĉu vi ĝin havas tie... sur vi ?

- Ne tiom stulta ! Mi jam ne plu havus ĝin.

- Do ?

- Estas unu el la redaktistoj kiu havas ĝin, en duoblan koverton. Se noktomeze mi ne ĉeestas en la ĵurnalejo, li kompostigos ĝin.

- Ha ! La kanajlo, murmuris Lupeno, li antaŭkalkulis ĉion.

Lia kolero fermentis, videble, timige.

Botreleo rikanis, siavice mokema, kaj ebria pro sia triumfo.