Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĉapitro 1
La pafo.

Rajmonda atente aŭskultis. Denove kaj dufoje la bruo aŭdiĝis, sufiĉe klare por ke ni povis distingi ĝin de ĉiuj konfuzaj bruoj kiuj konsistigis la grandan noktan silenton, sed tamen tiom mallaŭta ke ŝi ne kapablus diri ĉu ĝi estis apude aŭ malproksime, ĉu ĝi okazis inter la muroj de la vasta kastelo, aŭ ekstere, inter la mallumaj izolejoj de la parko.

Malrapide ŝi leviĝis. Ŝia fenestro estis parte malfermita, ŝi forturnis la fenestroklapojn. La lunlumo ripozis sur iu kvieta pejzaĝo de gazonoj kaj boskoj kie la disaj ruinoj de la malnova abatejo kontrastis je tragikaj siluetoj, stumpigitaj kolonoj, nekompletaj ogivoj, komencoj de portikoj kaj