Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fragmentoj de apogarkoj. Iom da aero flosis sur la surfaco de la objektoj, glitante tra la nudaj kaj senmovaj branĉaroj de la arboj, sed svingante la malgrandajn naskiĝantajn foliojn de la boskoj.

Kaj subite, la sama bruo... Estis maldekstre de ŝi kaj sube de la etaĝo kie ŝi loĝis, konsekvence en la salonoj kiuj okupis la okcidentan alon de la kastelo.

Kvankam brava kaj forta, la junulino sentis la angoron de la timo. Ŝi surmetis siajn noktajn vestojn kaj prenis la alumetojn.

– Rajmonda… Rajmonda…

Iu mallaŭta voĉo kiel elspiro vokis ŝin de la apuda dormĉambro kies pordo ne estis fermita. Ŝi blindepalpante iris tien, kiam Suzana, ŝia kuzino, eliris el tiu dormĉambro kaj ekfalegis en ŝiajn brakojn.

– Rajmonda… estas vi ?… ĉu vi aŭdis ?…

– Jes… vi do ne dormas ?

- Mi supozas ke estas la hundo kiu vekis min... longe antaŭe ... Sed ĝi ne plu bojas. Kioma horo povas esti ?

- Ĉirkaŭ la kvara.

- Aŭskultu... Oni paŝas en la salono, certe!

- Ne estas danĝero, via patro estas tie, Suzana.