Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Sed estas danĝero por li. Li kuŝas flanke de la saloneto.

- S-ro Daval ankaŭ estas tie...

- Ĉe la alia ekstremo de la kastelo... Kiel vi volas ke li aŭdas ?

Ili hezitis, ne sciante por kio decidiĝi. ĉu voki ? ĉu krii por helpo ? Ili ne aŭdacis, tiom ke eĉ la bruo de iliaj voĉoj ŝajnis al ili fortimiga. Sed Suzana kiu proksimiĝis al la fenestro surdigis krion.

- Rigardu... iun viron apud la baseno.

Iu viro ja malproksimiĝis per rapidaj paŝoj. Li portis sub la brako sufiĉe grandampleksan objekton kies ili ne kapablis distingi la konsiston, kaj kiu, svingante sin kontraŭ lia kruro, malhelpis lian paŝadon. Ili vidis lin kiu pasis apud la malnova kapelo kaj kiu direktis sin al malgranda pordo kies la muro estis tratruita. Ĉi tiu pordo devis esti malfermita, ĉar la viro subite malaperis, kaj ili ne aŭdis la ordinaran knaradon de la pordhokoj.

- Li venis de la salono, Suzana flustris.

- Ne, la ŝtuparo kaj la vestiblo estus kondukita lin multe pli maldekstren... Krom se...

Iu sama ideo skuis ilin. Ili elkliniĝis. Sub ili, iu ŝtupetaro estis starigita kontraŭ la fasado kaj apogiĝis sur la unua etaĝo. Iu lumeto prilumis la ŝtonbalkonon.