iliaj rigardoj ĉiam kunligitaj unu al alia. Ili pririgardis sin reciproke. La spadoj estis enŝovitaj ĝis la manŝirmilo. Kaj estis la peza silento kiu antaŭas la mortigan frapon. Kiu do estis dononta ĝin ?
Lupeno murmuris :
- Tiun nokton je la tria matene, escepte kontraŭa ordono de mi, du el miaj amikoj ricevis la ordonon eniri en la ĉambro de via patro, ekkapti lin, vole aŭ devige, elkonduki lin kaj kunigi kun Ganimard kaj Herloko Ĥolmes.
Iu akrasona ekrido respondis al li.
- Sed vi do ne komprenas, rabisto, ekkriis Botreleo, ke mi prenis miajn antaŭzorgojn ? Do vi imagas ke mi estas sufiĉe naiva por, stulte, malsaĝe, resendi mian patron siahejmen, en la izolitan dometon kiun li okupis en senŝirma kamparo ?
Ho ! La bela ironia rido kiu vigligis la vizaĝon de la junulo ! Nova rido sur liaj lipoj, rido kie sentiĝis la influo mem de Lupeno... Kaj tiu ĉi malrespekta cidirado kiu metis lin je la unua fojo ĉe la nivelo de lia kontraŭulo...
Li reparolis :
- Komprenu, Lupeno, via granda manko estas kredi sendifektaj viajn manovrojn. Vi