Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

deklaras vin disvenkita ! Kia ŝerco ! Vi estas persvadinta ke, finfine kaj ĉiam, vi superfortos... kaj vi forgesas ke la aliaj povas ankaŭ havi siajn kombinojn. La mia estas tre simpla, bona amiko mia.

Estis ĝuplena aŭdi lin paroli. Li paŝadis tien kaj reen, la manoj en siaj poŝoj, kun la fanfaronado, kun la senĝeneco de iu knabo kiu turmentas la kruelan beston katenitan. Vere, li ĉihore venĝis per la plej terura el venĝoj, ĉiujn viktimojn de la fama aventuristo. Kaj li konkludis :

- Lupeno, mia patro ne estas en Savojo. Li estas ĉe la alia fino de Francio, meze de urbego, gardita de dudek el niaj amikoj kiuj havas ordonon ne perdi lin el la okuloj ĝis la fino de nia batalo. Ĉu vi volas detalojn ? Li estas en Ĉerburgo, en la domo de unu el la dungitoj de la arsenalo - arsenalo kiu nokte estas fermita, kaj kie oni tage povas eniri nur kun rajtigilo kaj en akompano de gvidanto.

Li estis haltanta antaŭ Lupeno kaj spitis lin kiel iu infano kiu grimacas al iu kamarado.

- Kion vi diras, majstro ?