Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ekde kelkaj minutoj, Lupeno restis senmova. Ne iu muskolo de lia vizaĝo estis movinta. Kion li pensis ? Al kiu ago li decidiĝi ? Por kiu ajn sciis la senindulgan sovaĝecon de lia orgojlo, nur unu elnodiĝo eblis : la plena disfalo, tuja, definitiva de lia malamiko. Liaj fingroj rigidiĝis. Mi ekhavis dum sekundo la impreson ke li tuj ĵetiĝos sur lin kaj strangolos lin.

- Kion vi diras, majstro ? ripetis Botreleo.

Lupeno ekprenis la telegramon kiu troviĝis sur la tablo, etendis ĝin kaj elparolis, tre sinregada :

- Prenu, bebo, legu tion.

Botreleo serioziĝis, subite impresita de la mildeco de la gesto. Li malfaldis la paperon, kaj tuj, relevante la okulojn, flustris :

- Kion tio signifas ?... Mi ne komprenas...

- Vi almenaŭ bone komprenos la unuan vorton, diras Lupeno... La unua vorto de la depeŝo... tio estas la nomo de la loko de kiu ĝi estis sendita... Rigardu ... Ĉerburgo.

- Jes... jes... balbutis Botreleo… Ĉerburgo... Kaj post ?

- Kaj post ?... ŝajnas al mi ke la sekvaĵo ne estas malpli evidenta : Forigado de pakaĵo