Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

finita… kamaradoj foriritaj kun li, kaj atendos instrukciojn ĝis oka matene. Ĉio bone glatas. Kio do enestas kiu aspektas al vi malklara ? La vorto pakaĵo ? Pa, oni certe ne povis skribi "S-ro Botreleo patro". Do kio ? La kielo per kiu la operacio estis plenumata ? La miraklo dank’al kiu via patro estis eltrenita el la arsenalo de Ĉerburgo, malgraŭ lia dudek korpogardistoj ? Ba ! estas tre simple farebla ! Ĉiaokaze, la pakaĵo estas sendita. Kion vi diras pri tio, bebo ?

Per sia tuta estulo streĉita, per sia tuta strebado incitegita, Izidoro provis afable akcepti. Sed ni vidis la tremetado de liaj lipoj, lia makzelo kiu rigidiĝis, liaj okuloj kiuj vane provis fiksiĝi ĉe iu punkto. Li balbutis kelkajn vortojn, silentis, kaj subite kolapsante sur si mem, la manoj al sia vizaĝo, li ekplorsingultis :

- Ho ! Paĉjo... paĉjo...

Neatendita intrigofino, kiu ja estis la kolapso kiun postulis la memestimo de Lupeno, sed kiu ankaŭ estis aliaĵo, aliaĵo treege kortuŝa kaj treege naiva.

Lupeno montris geston de ekincitiĝo kaj prenis sian ĉapelon, kvazaŭ trotedita de tiu eksterkutima krizo de sentimentaleco. Sed, ĉe la sojlo de la pordo,