Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li haltis, hezitis, poste revenis, paŝon post paŝo, malrapide.

La mallaŭta bruo de la singultoj aŭdiĝis kiel la malgaja plendo de infaneto kiun la ĉagreno afliktas. La ŝultroj montris la konsternan ritmon. Larmoj aperis inter la kruciĝintaj fingroj. Lupeno klinis sin kaj, sen tuŝi Botreleon, li diris al li per voĉo sen la plej eta mokintonacio, nek eĉ tiu ofenda kompato de la venkintoj :

- Ne ploru, etulo. Tiuj estas sortobatoj kiujn necesas antaŭvidi, kiam oni ĵetas sin en la batalo, senpripense kiel vi faris. La plej malbonaj katastrofoj minacas vin... Tio estas nia destino de luktantoj kiu tiel postulas tion. Necesas kuraĝe suferi tion.

Poste, delikate, li daŭrigis :

- Vi pravis, vi scias, ni ne estas malamikoj. Antaŭ longe mi scias tion... Ekde la unua momento, mi sentis por vi, por la inteligenta estulo kiun vi estas, iun senkonscian simpation... admiron... Kaj tial, mi volus diri al vi tion ĉi... ĉefe ne ofendiĝu... mi bedaŭrus ofendi vin... sed necesas ke mi diras tion al vi... Nu, rezignu batali kontraŭ mi... Ne estas pro orgojlo ke mi diras tion al vi... ne estas ankaŭ ĉar mi malestimas vin ... sed vi scias... la lukto estas tro