neegala... Vi ne scias... neniu konas ĉiujn rimedojn kies mi disponas... Ej, tiu sekreto de la Kava Nadlo kiun vi tiom serĉas vane deĉifri, imagu por momento ke estus trezoro eksterordinara, neelĉerpebla... aŭ rifuĝejo nevidebla, mirindega, fantasta... aŭ eble la du... Imagu al vi la superhoman potencon kiun mi povu elpreni el ĝi ! Kaj vi ankaŭ ne scias ĉiujn kapablojn kiuj estas en mi... ĉiun kiun mia volo kaj mia imagopovo ebligas al mi entrepreni kaj sukcesi. Pensu do ke mia tuta vivo - ekde kiam mi naskiĝis, mi povus diri - strebas al la sama celo, ke mi laboris kiel sklavo antaŭ esti kia mi estas, kaj por realigi en ĝia tuta perfekteco la ulon kiun mi volis krei, kiun mi sukcesis krei. Do... kion vi povas fari ? Tute ĝuste kiam vi kredas trafi la venkon, ĝi eskapos vin... estos io pri kio vi estos ne pensinta... iu bagatelo... la misfunkciaĵo kiun mi ja metis en la taŭga loko, sen via scio... Mi petegas vin, rezignu... mi estos devanta suferigi vin, kaj tio afliktas min...
Kaj, metante la manon sur lian frunton, li ripetis :
- Dua fojo, etulo, rezignu. Mi farus al vi doloron. Kiu scias ĉu la kaptilo en kiun vi