neeviteble enfalos ne estas jam malfermita sub viaj paŝoj ?
Botreleo liberigis sian vizaĝon. Li ne plu ploris. Ĉu li aŭskultis la parolojn de Lupeno ? Oni povintus dubi pro lia distrita mieno. Dum du aŭ tri minutoj, li silentis. Li ŝajnis pesi la decidon kiun li tuj prenos, ekzameni la por kaj la kontraŭ, elnombri la bon- aŭ malbon-aŭgurajn ŝancojn. Finfine, li diris al Lupeno :
- Se mi ŝanĝas la sencon de mia artikolo, kaj se mi apogas la version de via morto, kaj se mi promesas neniam kontraŭdiri la falsan version kiun mi baldaŭ agnoskos, ĉu vi ĵuras al mi ke mia patro estos libera ?
- Mi tion ĵuras al vi. Miaj amikoj veturis aŭtomobile kun via patro en alian provincan urbon. Morgaŭ matene je la sepa, se la artikolo de la Granda ĵurnalo estas tiel kiel mi petas ĝin, mi telefonos al ili kaj ili redonos al via patro liberon.
- Estu, decidis Botreleo, mi submetas min al viaj kondiĉoj.
Rapide, kvazaŭ li opiniis senutila daŭrigi la konversacion post la konsento pri lia malvenko, li ekstaris, prenis sian ĉapelon, salutis min, salutis Lupenon kaj eliris.