Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lupeno rigardis lin foriri, aŭskultis la bruon de la pordo kiu refermiĝis kaj murmuris :

- Kompatinda knabo...

Morgaŭon matene, je la oka, mi sendis mian serviston serĉi por mi la Grandan ĵurnalon. Li alportis ĝin nur post dudek minutoj, la plejmulto de kioskoj jam mankantaj da ekzempleroj.

Mi febre disfaldis la gazeton. Frontpaĝe vidiĝis la artikolo de Botreleo. Jen, tiel kiel la tutmondaj gazetoj represis ĝin :

               La Dramo de Ambrumesi.

"La celo de tiuj ĉi kelkaj linioj ne estas detale klarigi la laboron de pripensado kaj de esplorado dank'al kiu mi sukcesis reludi la dramon aŭ pli ĝuste la duoblan dramon de Ambrumesi. Miaopinie, tia laboro kaj la komentoj kiujn ĝi inkludas deduktojn, induktojn, analizojn, ktp, ĉio prezentas nur relativan intereson, kaj ĉiaokaze tre banala. Ne, mi kontentiĝos elmeti la du gvidajn ideojn de miaj klopodoj, kaj tial okazos ke prezentante ilin