kaj solvante ambaŭ problemojn kiujn ili vekas, mi estus rakontinta tiun aferon tutsimple, sekvante la ordon mem de la faktoj kiuj konsistigas ĝin.
"Eble oni rimarkos ke kelkaj el tiuj faktoj ne estas pruvitaj kaj ke mi lasas sufiĉe grandan parton al la hipotezo. Tio estas vera. Sed mi opinias ke mia supozo estas bazita sur iu suffice granda nombro da certecoj, por ke la sekvenco da okazaĵoj, eĉ ne pruvitaj, trapuŝas sin per senindulga rigoreco. La fonto ofte perdiĝas sub la ŝtoneta fluejo, estas ne malpli la sama fonto kiun ni revidas ĉe la interspacoj kie spegulas la bluo de la ĉielo...
"Mi tiel vortigas la unuan enigmon, enigmo ne pri detalo, sed pri tutaĵo, kiu postulis min : kiel okazis ke Lupeno, ni povus diri mortvundita, vivis kvardek tagojn, sen flegadoj, sen kuraciloj, sen manĝaĵoj, funde de malluma truo ?
"Ni reprenu de la komenco. Ĵaŭdon, la 16an de aprilo, je la kvara matene, Arseno Lupeno surprizita meze de unu el siaj plej aŭdacaj domŝteloj forkuras tra la vojo de la ruinoj kaj falas vundita per kuglo. Li pene paŝas, refalas kaj restariĝas, kun la obstinega espero atingi la kapelon. Tien troviĝas la kripto kiun la hazardo malkaŝis al li. Se li kapablas