Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin kaŝi tien, eble li estas savonta. Per multe da energio, li proksimiĝas, li estas je kelkaj metroj de ĝi kiam paŝbruo estiĝas. Elĉerpita, senespera, li rezignas. La malamiko alvenas. Estas F-ino Rajmonda de Sankta-Verano. Tia estas la antaŭparolo de la dramo aŭ pli ĝuste la unua sceno de la dramo.

"Kion okazis inter ili ? Estas des pli facile diveni tion ke la daŭrigo de la aventuro donas al ni ĉiujn informojn. Ĉe la piedoj de la junulino, estas iu vundita viro, kiun la suferado elsuĉas, kaj kiu en du minutoj estos kaptata. Tiu viro, estas ŝi kiu vundis lin. Ĉu ŝi ankaŭ stukaĉos lin ?

"Se estas li la murdisto de Johano Daval, jes, ŝi lasos la sorton efektiviĝi. Sed per rapidaj frazoj, li diris al ŝi la veron pri tiu laŭleĝa mortigo fare de sia onklo, S-ro de Jevro. Ŝi kredas lin. Kion ŝi faros ? Neniu povas vidi ilin. La servisto Viktoro voktas la pordeton. La alia, Alberto, posteninta ĉe la salona fenestro, perdis el la okuloj ilin unu kaj alian. Ĉu ŝi stukaĉos la viron kiun ŝi vundis ?

"Iu nerezistebla reago de indulgo kiun ĉiuj virinoj komprenos, delogas la junulinon. Estrita de Lupeno, per kelkaj