Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la sindonemon de la junulino, kaj ne uzi ŝin por gvidi siajn komplicojn. Fakte estas embaraso en la agadoj de la bando. Sed li ankaŭ amas ŝin, kaj siaj skrupuloj mildiĝas kaj ĉar F-ino de Sankta-Verano ne lasas sin esti tuŝita de amo kiu ofendas ŝin, ĉar ŝi maloftigas siajn vizitojn laŭmezure kiel ili malpli necesiĝas, kaj ĉar ŝi ĉesis ilin post la tago kiam li resaniĝis... senespera, frenezigita pro aflikto, li prenas teruran decidon. Li eliras el sia rifuĝejo, preparas sian aferon, kaj sabaton la 6an de junio, helpita de siaj komplicoj, forrabas la junulinon.

"Tio ne estas ĉio. Tiu kidnapo, necesas ke oni ne konas ĝin. Necesas tuj ĉesigi la traserĉadon, la supozitojn, la esperojn mem : F-ino de Sankta-Verano ŝajnigos kiel mortinta. Iu murdo estas simulita, evidentaĵoj estas proponitaj al la esplorado. La krimo estas certa. Krimo aliflanke antaŭdirita, krimo sciigita de la komplicoj, krimo efektivigita por venĝi la morton de la ĉefo, kaj sekve - vidu la mirindan elturniĝemon de tia elpensado –sekve troviĝas, kiel mi dirus, troviĝas iniciatita la kredon al tiu morto.

"Ne estas sufiĉe kaŭzi kredon, necesas altrudi certecon. Lupeno aŭguras mian