Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

intervenon. Mi divenos la ruzaĵon de la kapelo. Mi malkovros la kripton. Kaj ĉar la kripto estos malplena, la tuta skafaldo disfalos.

"La kripto ne estos malplena.

"Same, la morto de F-ino de Sankta-Verano estos nur definitiva se la maro elĵetu ŝian kadavron.

"La maro elĵetos la kadavron de F-ino de Sankta-Verano !

"La malfacilaĵo estas timiga ? La duobla malhelpo netransirebla ? Jes, por ĉiu alia ol Lupeno, sed ne por Lupeno...

"Kiel li aŭguris tion, mi divenas la ruzaĵon de la kapelo, mi malkovras la kripton, kaj mi malsupreniras en la bestkuŝejon kie Lupeno rifuĝis. Lia kadavro estas tie !

"Ĉiu kiu akceptus la morton de Lupeno kiel ebla, estus konsternita. Sed ne unu sekundon, mi konsentis pri tiu ebleco (unue per intuicio, poste per rezonado). La artifiko fariĝas do senutila kaj ĉiuj kombinaĵoj vanaj. Mi tuj diris al mi ke la ŝtonbloko malfirmigita de pioĉo, estis metita tie laŭ tre kurioza precizeco, ke la plej malforta ekbato devis faligi ĝin kaj ke defalante ĝi