Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devis nepre tiel kaĉigi la kapon de la falsa Arseno Lupeno por igi lin nerekoneblan.

"Alia malkovro. Iun duonhoron poste, mi ekaŭdis ke la kadavro de F-ino de Sankta-Verano estis malkovrita sur la ŝtonmasoj de Diepo... aŭ pli ĝuste iu kadavro kiun oni opiniis esti tiu de F-ino de Sankta-Verano, pro tio ke la brako surhavas braceleton similan al unu el la braceletojn de la junulino. Estas cetere la sola identiga signo, ĉar la kadavro estas nerekonebla.

"Post tio, mi rememoras kaj mi komprenas. Kelkajn tagojn antaŭe, mi legis en iu ekzemplero de La Gvatisto de Diepo, ke usonanaj novgeedzoj, pasloĝantaj en Envermeŭ, libervole venenis sin, kaj ke dum la sama nokto de ilia morto, iliaj kadavroj malaperis. Mi kuras al Envermeŭ. La rakonto estas vera, oni diris al mi, krom koncerne la malaperon, ĉar estas la fratoj mem de la du viktimoj kiuj venis postuli la kadavrojn kaj kiuj forprenis ilin post la laŭkutimaj konstatoj. tiuj ĉi fratoj, ne dubo ke ili nomiĝas Arseno Lupeno kaj samspecanoj.

"konsekvence, la pruvo estas plenumita. Ni scias la kialon pro kio Arseno Lupeno ŝajnigis la