Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

murdon de la junulino kaj verigis la rumoron de sia propra morto. Li amas, kaj li ne volas ke ni scius tion. Kaj por ke ni ne scias tion, li kliniĝas antaŭ nenio, li eĉ entreprenos tiun nekredeblan ŝtelon de la du kadavroj kies li bezonis por ludi sian rolon kaj tiun de F-ino de Sankta-Verano. Tiel li estos trankvila. Neniu povas turmenti lin. Neniu suspektos la veron kiun li volas mallaŭtigi.

"Neniu ? Ne... Tri kontraŭuloj, se necese, povus okazigi kelkajn dubojn : Ganimard, kies ni atendas la alvenon, Herloko Ĥolmes kiu devas trapasi tra la markolo, kaj mi kiu estas sur lokoj. Estas tiel triobla danĝero. Li nuligas ĝin. Li forrabas Ganimard-on. Li forrabas Herloko-n Ĥolmes-on. Li donigas al mi tranĉilpikon per Breduo.

"Unu sola punkton restas malklara. Kial Lupeno metis tiom da obstineco ŝteli al mi la dokumenton de la Kava Nadlo ? Li tamen ne havis pretendon, reakirante ĝin, forviŝi el mia memoro la kvinlinian tekston kiu konsistigas ĝin ? Do kial ? Ĉu li timis ke la naturo mem de la papero, aŭ alia ajn indico, liveros al mi kelkan informon ?

"Ĉiaokaze, tia estas la vero pri la afero de Ambrumesi. Mi ripetas ke la hipotezo