Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ludas en la klarigo kiun mi proponas, iun rolon, same kiel ĝi ludis grandan rolon en mia persona enketo. Sed se ni atendus la pruvojn kaj la faktojn por batali kontraŭ Lupeno, ni tre riskus aŭ ĉiam atendi ilin, aŭ malkovri iujn kiuj, preparitaj de Lupeno, kondukus ĝuste en la kontraŭan flankon de la celo.

"Mi fidas, ke la faktoj, kiam ili ĉiuj estos konataj, konfirmos mian hipotezon laŭ ĉiuj punktoj".

Tiel do, Botreleo dummomente mastrita de Arseno Lupeno, konfuzita de la kidnapo de sia patro kaj konsentinta al la malvenko, Botreleo, finfine, ne povis decidi sin gardi la silenton. La vero estis tro bela kaj tro stranga, la evidentaĵoj kiujn li povis doni, tro logikaj kaj tro konkludigaj por ke li akceptas misprezenti ĝin. La tuta mondo atendis siajn rivelojn. Li parolis.

La vespero mem de la tago kiam lia artikolo publikiĝis, la ĵurnaloj anoncis la forrabon de S-ro Botreleo patro. Izidoro estis informita de iu depeŝo de Ĉerburgo ricevita je la tria.