Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Horojn, la junulo, enfermita en sia kupeo, restis pensema, zorgoplena. Tiu letero inspiris al li suspekton, kvazaŭ ĝi estis skribita por li, kaj ke ĝi estis destinita por erarigi lin, li persone. Je la unua fojo, kaj ĉar li troviĝis antaŭ, ne plu senpera atako, sed iu nedifinebla, nefidinda procedo de lukto, li spertis tre netan senton de timo. Kaj, pripensante pri sia maljunulo de patro, forrabita pro sia kulpo, li angore demandis al li ĉu ne estis frenezeco daŭrigi tiel neegalan duelon. Ĉu la rezulto ne estis certa ? Ĉu Lupeno ne estis anticipe gajnonta la partion ?

Mallonga ŝanceliĝo ! Kiam li eltrajniĝis el sia kupeo, je la sesa matene, revigligita de kelkaj dormadaj horoj, li estis reakirita sian tutan fidon.

Sur la kajo, Frobervalo, la oficisto de la milita haveno kiu gastigis la patron de Botreleo, atendis lin, akompanita de sia filino Ĉarloto, iu knabino de dek du aŭ dek tri jaroj.

- Nu ? ekkriis Botreleo.

La bravulo ekĝemante, li interrompis lin, kuntiris lin en iun apudan trinkejeton, servigis kafon, kaj rekte komencis sen