permesi al sia interparolanto la plej malgrandan misflankaĵon :
- Mia patro ne estis forkaptita, ĉu ne, tio neeblis ?
- Neeble. Tamen li malaperis.
- Ekde kiam ?
- Ni ne scias.
- Kiel !
- Ne. hieraŭ matene, je la sesa, ne vidante lin malsupreniri, mi malfermis sian pordon. Li ne plu estis tien.
- Sed antaŭhieraŭ, li estis ankoraŭ tien ?
- Jes. Antaŭhieraŭ, li ne forlasis sian ĉambron. Li estis iomete laca, kaj Ĉarloto tagmeze portis al li sian tagmanĝon kaj vespere sian vespermanĝon je la sepa.
- Estas do inter la sepa vespere, antaŭhieraŭ, kaj la sesa matene, hieraŭ, ke li malaperis ?
- Jes, la nokto antaŭ tiu ĉi. Nur...
- Nur ?
- Nu... la nokto, oni ne povas eliri el la arsenalo.
- Estas do ke li ne estas elirinta ?
- Neeble ! La kamaradoj kaj mi, oni priserĉis la tutan militan havenon.
- Do estas ke li estas elirinta.