Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Neeble. Ĉio estas gardita.

Botreleo cerbumis, poste eldiris:

- En la dormoĉambro, la lito estis malaranĝita ?

- Ne

- Kaj ĉu la ĉambro estis bonorda ?

- Jes. Mi trovis sian pipon en la sama loko, sian tabakon, la libro kiun li legis. Estis eĉ, meze de tiu libro, tiun ĉi malgrandan foton de vi kiu tenis la malferman paĝon.

- Vidigu.

Frobervalo transdonis la foton. Botreleo faris geston de surprizo. Li estis sin rekoninta sur la ekfoto, starantan, la manoj en la poŝoj, kun ĉirkaŭ li, gazono kie staris arboj kaj ruinoj.

Frobervalo aldonis :

- Ĉi tio devas esti la lasta portreto de vi kiun vi sendis al li. Vidu, malantaŭe, estas la dato... la 3a de aprilo, la nomo de la fotisto,