Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

raŭka ĝemado, la stertoro de estulo al kiu oni tranĉas la gorĝon...

Rajmonda eksaltis al la pordo. Suzana senespere alkroĉiĝis al ŝia brako.

- Ne... ne forlasu min... mi timas.

Rajmonda repelis ŝin kaj ekĵetis sin en la koridoron, baldaŭ sekvata de Suzana kiu ĉanceliĝis de iu muro al la alia eligante kriojn. Ŝi atingis la ŝtuparon, fulmrapide falis de ŝtupo al ŝtupo, kuregis al la pordego de la salono kaj subite haltis, kvazaŭ alforĝita al la sojlo, dum Suzana sinkis al ŝiaj flankoj. Fronte al ili, tripaŝe, estis viro kiu enmane tenis lanternon. Per gesto, li direktis ĝin al la du junulinoj, lumblindigante ilin, rigardadis iliajn vizaĝojn, poste sen urĝi sin, per la plej kvietaj movadoj el la mondo, li prenis sian kaskedon, levprenis paperĉifon kaj du pajlerojn, forviŝis spurojn sur la tapiŝo, proksimiĝis al la balkono, turnis sin al la fraŭlinoj, profunde salutis ilin, kaj malaperis.

La unua, Suzana kuris al la eta buduaro kiu malkunigis la salonegon de la dormĉambro de sia patro. Sed ekde la enirejo, iu malbelega vidaĵo teruris ŝin. Ĉe la oblikva lumbrileto de la luno, oni ekrimarkis surplanke du senmovajn korpojn,