Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuŝantaj unu apud la alia.

- Patro !... patro !... ĉu estas vi ?... Kion vi havas ? ekkriis ŝi freneziĝanta, klininte sin sur unu el ili.

Post momento, la grafo de Jevro ekmoviĝis. Per rompata voĉo, li diris :

- Ne timu... Mi ne estas vundita... Kaj Daval ? Ĉu li vivas ? la tranĉilo ?... la tranĉilo ?...

En tiu momento, du servistoj alvenis kun kandeloj. Rajmonda ĵetis sin antaŭ la alia korpo kaj rekonis Johanon Daval-n, la sekretario kaj konfidato de la grafo. Lia vizaĝo jam havis la palecon de morto.

Tiam ŝi leviĝis, revenis al la salono, prenis, meze de panoplio kroĉita sur la muro, iun fusilon kiun ŝi sciis ŝargita, kaj pasis sur la balkonon. Okazis certe ne pli ol kvindek aŭ sesdek sekundojn ke la individuo metis la piedon sur la unuan ŝtupeton de la eskalo. Li ne povis esti tre for de ĉi tie, des pli ke li, pro singardeco, forŝovis la ŝtupetaron por ke oni ne kapablu uzi ĝin. Ŝi fakte baldaŭ ekvidis lin, kiu laŭkuris laŭlonge de la restaĵoj de la malnova klostro. Ŝi alŝultrigis, celis trankvile kaj pafis. La viro falis.

- Tio estas ! Tio estas ! aŭdigis unu el la servistoj, ni retenas tiun. Mi ekiras.