Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ne, Viktoro, li restariĝas… malsupreniru la ŝtuparon, kaj sagu al la pordeto. Li povas fuĝi nur tra tien.

Viktoro hastis, sed eĉ antaŭ ol li estu en la parkon, la viro estis refalinta. Rajmonda vokis la alian serviston.

- Alberto, ĉu vi vidas lin tien ? apud la arkadegon ?...

- Jes, li rampas en la herbo... li estas kondamnita...

- Priatentu lin de ĉi tie.

- Ne eblas ke li eskapu. Dekstre de la ruinoj, estas la senkovra razeno...

- Kaj Viktoro maldekstre gardas la pordon, ŝi diris reprenante sian pafilon.

- Ne iru tien, fraŭlino !

- Jes, ja, ŝi diris, la tono decida, la gestoj hakitaj, lasu min... restas al mi unu kartoĉo... se li moviĝas...

Ŝi eliris. Iun momenton poste, Alberto vidis ŝin kiu direktis sin al la ruinŝtonoj. Li kriis el la fenestro :

- Li trenis sin malantaŭ la arkado. Mi ne plu vidas lin... atentu, fraŭlino

Rajmonda ĉirkaŭiris la malnovan klostron por bari ĉiun retiriĝon de la viro, kaj baldaŭ Alberto perdis ŝin el la okuloj. Post kelkaj minutoj, ne revidante ŝin, li maltrankviliĝis,