Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj prigardante la ruinaĵojn, anstataŭ malsupreniri per la ŝtuparon, li samtempe strebis atingi la ŝtupetaron. Kiam li sukcesis, li rapide desaltis, kaj rekte kuris al la arkado apud kiu la homo lastfoje aperis al li. Tridek paŝojn pli fore, li trovis Rajmonda kiu serĉis Viktoron.

- Ĉu ? li pridemandis.

- Neebla ekkapti lin, diris Viktoro.

- La pordeton ?

- Mi ĵus venis de tie... jen la ŝlosilo.

- Tamen... nepre necesas...

- Ho ! Lia kazo estas certa... ĝis dek minutoj, li estos al ni, la bandito.

La farmulo kaj sia filo, vekitaj pro la fusilpafo, alvenis de la farmbieno kies la konstruaĵoj stariĝis sufiĉe malproksime ĉe la dekstra, sed ene de la ĉirkaŭmuroj; ili renkontis neniun.

- Evidente, ne, diris Alberto, la kanajlo ne povis deiri de la ruinojn... Ni eltrovos lin funde de iu truo.

Ili organizis metodan batuon, priserĉante ĉiun arbuston, dispuŝante la pezajn vostojn de hedero volviĝintajn ĉirkaŭ la fusto de la kolonoj. Ni certigis ke la kapelo estis ja fermita kaj ke neniu el la vitraloj estis frakasita.