Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/197

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

portis sitelojn da lakto. Li demandis al ili :

- Kiel nomiĝas la kastelo kiu estas tien, malantaŭ la arboj ?

- Tio, sinjoro, estas la kastelo de la Nadlo.

Li ĵetis sian demandon sen taksi ĝin kiel gravan. La respondo skuis lin.

- La kastelo de la Nadlo... Ha !... Sed kie ni estas ĉi tie ? En la departemento de Indrio ?

- Certe, ne, Indrio estas ĉe la alia flanko de la rivero... Ĉi tie estas la Krezo[1].

Izidoro ricevis miraĝon. La kastelo de la Nadlo ! La departemento de Krezo[1] ! La kava Nadlo ! La ŝlosilo mem de la dokumento ! La venko certigita, definitiva, plena...

Sen plia vorto, li turnis la dorson al la du virinoj kaj foriris ŝanceliĝante, kiel iu ebriulo.

  1. 1,0 1,1 "Krezo", france "Creuse" estas franca departemento.  Sed alia senco de tiu franca vorto povas ankoraŭ esti "Kava".