Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 6
Iu historia sekreto.

La decido de Botreleo estis rekta : li agus sole. Antaŭsciigi justicon estis tro danĝera. Krom tio ke li povis proponi nur probablecojn, li timis la malrapidecojn de justico, la certajn maldiskretecojn, iun antaŭan kompletan enketon dum kiu Lupeno, neeviteble avertita, povus senhaste efektivigi bonorde sian retiriĝon.

La morgaŭon, ekde la oka, sian pakaĵon sub la brako, li forlasis la gastejon kie li loĝis ĉirkaŭ Kuziono, atingis la unuan renkontitan arbedon, demetis siajn vestaĵojn de laborulo, denove iĝis la juna angla farbisto kiun li antaŭe estis, kaj prezentiĝis ĉe la notario de Eguzono, la plej granda urbeto de la regiono.

Li rakontis ke la lando plaĉis al li, kaj ke se li trovus taŭgan loĝejon, li