gvatu la pordon por ke nia retiriĝo ne estos barata. Ĉe la plej malgranda danĝero, iu fajfo.
Li prenis la manon de Botreleo, kaj ili enprofundiĝis en la densan ombron de la arbustoj. Iu pli klara spaco prezentiĝis al ili kiam ili alvenis al la rando de la centra razeno. Sammomente, iu lunradio filtris, kaj ili ekvidis la kastelon kun ĝiaj pintaj turetoj aranĝitaj ĉirkaŭ tiu pintiĝanta nadlo al kiu sendube sia nomo rilatas. Neniu lumo ĉe la fenestroj. Neniu bruo. Valmeras manpremis la brakon de sia kunulo.
- Silentu.
- Kio ?
- La hundoj tien... vi vidas ilin...
Iu graŭlo aŭdiĝis. Valmeras mallaŭtege fajfis. Du blankaj siluetoj eksaltis kaj laŭ kvar saltoj venis kuŝiĝi ĉe la piedoj de la mastro.
- Mildege, infanoj... kuŝu tien... bone... ne plu movu...
Kaj li diris al Botreleo :
- Kaj nun ni paŝu, mi estas trankvila.
- Ĉu vi certas pri la vojo ?
- Jes. Ni proksimiĝas al la teraso.