Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Kaj posten ?

- Mi memoras ke, maldekstren, ĉe la loko kie la teraso, kiu superstaras la riveron, stariĝas samnivele kun la fenestroj de la teretaĝo, estis ŝutro kiu malbone fermas kaj kiun ni povas malfermi de ekstere.

Fakte, kiam ili alvenis, post puŝado, la ŝutro cedis. Per diamanta pinto, Valmeras detranĉis iun fenestran vitron. Li turnis la espanjoleton. Unu post la alia, ili transiris la balkonon. Ĉifoje ili estis en la kastelo.

- La ĉambro kie ni estas, diris Valmeras, troviĝas funde de la koridoro. Poste, estas grandega vestiblo ornamita per statuoj kaj ĉe la fino de la vestiblo, iu ŝtuparo kiu alvenigas al la ĉambro okupita de via patro.

Li antaŭeniris unu paŝon.

- Ĉu vi venas, Botreleo ?

- Jes. Jes.

- Sed ne, vi ne venas... Kion vi havas ?

Li ekkaptis lian manon. Ĝi estis malvarmega, kaj li rimarkis ke la junulo kaŭris sur la planko.

- Kion vi havas ? li ripetis.

- Nenion... tio pasos.