Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Sed ankoraŭ...

- Mi timas...

- Vi timas !

- Jes, naive konfesis Botreleo... estas miaj nervoj kiuj ne plu eltenas... Mi sukcesas ofte regi ilin... sed hodiaŭ, la silento... la emocio ... Kaj plie, ekde la tranĉilpiko de tiu registristo... Sed tio pasos ... vidu, tio forpasas...

Li fakte sukcesis stariĝi, kaj Valmeras kuntiris lin el la ĉambro. Ili blindopalpe sekvis koridoron, kaj tiom dolĉe, ke ĉiu el ili ne perceptis la ĉeeston de la alia.

Iu malintensa lumeto tamen ŝajnis lumigi la vestiblon al kiu ili direktiĝis. Valmeras elŝovis la kapon. Estis noktolampeto metita ĉe la malsupro de la ŝtuparo, sur servotableto kiun oni vidis tra la fragilaj branĉoj de palmo.

- Haltu ! flustris Valmeras.

Apud la lampeto, estis gardosoldato, staranta, kiu tenis fusilon.

Ĉu li vidis ilin ? Eble. Almenaŭ io devis maltrankviligi lin ĉar li alŝultrigis.

Botreleo falis surgenue kontraŭ la kesto de arbusto kaj li ne plu movis, la koro kiel furioza en sia brusto.

Tamen, la silento kaj senmoveco de