Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

objektoj trankviligis la gardosoldaton. Li mallevis sian armilon. Sed lia kapo restis direktata al la kesto de la arbusto.

Teruraj minutoj elfluis, dek, dek kvin. Iu lunradio enŝoviĝis tra iu fenestro de la ŝtuparejo. Kaj subite Botreleo ekkonsciis ke la radio moviĝis nesenteble kaj ke, antaŭ dekkvin aliaj, dek aliaj minutoj, ĝi estus sur li, lumigante lin plenvizaĝe. Ŝvitaj gutoj falis de sia vizaĝo sur liajn tremantajn manojn.

Lia angoro estis tia ke li estis restariĝonta kaj forkuronta, sed memoranta ke Valmeras ĉeestis, li ĉirkaŭrigardis kaj miris vidi lin, aŭ pli ĝuste diveni lin kiu rampis en la mallumo ŝirmite de arbustoj kaj de statuoj. Jam li atingis la malsupron de la ŝtuparo, proksime, je kelkaj paŝoj, de la viro. Kion li faros ? Transiri spite ĉion ? Suprengrimpi sole al la liberigo de kaptito ? Sed ĉu li kapablus preterpasi ? Botreleo ne plu vidis lin kaj ŝajnas al li ke io estis tuj efektiviĝonta, io kiun la silento, pli peza, pli terura, ŝajnis ankaŭ antaŭsenti.

Kaj subite ombro kiu eksaltis sur