Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Du komplicoj tamen, konkludis Botreleo, aŭ pli ĝuste tri, kun la maljunulino. Estas penduminduloj kiuj necesas ne neglekti. Kaj se ni ne perdas tempon...

Li tuj surbicikliĝis, rapidis ĝis la urbeto Eguzono, vekis la ĝendarmaro, svingis ĉiujn, sonorigis la sturmon kaj revenis al Krozanto je la oka sekvita de la brigadisto kaj de ses ĝendarmoj.

Du el tiuj viroj garde restis apud la rulhejmo. Du aliaj lokiĝis antaŭ la poterno. La kvar lastaj, komanditaj de ilia ĉefo kaj akompanitaj de Botreleo kaj de Valmeras, direktiĝis al la ĉefa enirejo de la kastelo. Tro malfrue. La pordo estis larĝe malfermita. Iu kamparano diris al ili ke antaŭ iu horo, li vidis aŭtomobilon eliri el la kastelo.

Fakte, la traserĉado donis neniun rezulton. Laŭ ĉia probableco, la bando devis lokiĝi tie en nomada bivako. Ni trovis kelkajn vestaĵojn, iom da tuko, mastrumilojn, kaj jen la tuto.

Tio kio pli mirigis Botreleo kaj Valmeras, estis la malapero de la vundito. Ili ne povis retrovi la plej etan postsignon de lukto, eĉ ne sangoguton sur la pavimo de la vestiblo.