Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bone pripensite, neniu materiala atestaĵo povintus pruvi la pasadon de Lupeno en la kastelo de la Nadlo, kaj oni rajtintus malagnoski la asertojn de Botreleo kaj de lian patron, de Valmeras kaj de F-ino de Sankta-Verano, se ni ne finis malkovri, en ĉambro kuntuŝiĝanta al tiu kiun okupis la junulino, duondekduon de admirindaj bukedoj al kiuj estis alpinglita la vizitkarton de Arseno Lupeno. Bukedoj disdegnitaj de ŝi, velkintaj, forgesitaj... Unu el ili, krom la karto, surhavis leteron kiun Rajmonda ne vidis. Posttagmeze, kiam tiu ĉi letero estis sensigeligita de la enketjuĝisto, ni trovis dek paĝojn da petegoj, da preĝpetoj, da promesoj, da minacoj, da malespero, la tutan frenezon de iu amo kiu konis nur malestimo kaj forpuŝo. Kaj la letero tiel finis : "Mi venos mardon vespere, Rajmonda. Ĝis tiam, pripensu. Pri mi, mi akceptos ĉiujn riskojn".

Mardon vespere, estis la vespero mem de tiu tago kiam Botreleo ĵus liberigis F-inon de Sankta-Verano.

Oni memoras la grandegan manifestadon de surprizo kaj de entuziasmo kiu eksplodis tutmonde