post la novaĵo de ĉi tiu neatendita elnodiĝo : F-ino de Sankta-Verano libera ! La junulino kiun deziregis Lupeno, por kiu li komplotis siajn plej makiavelajn kombinojn, forŝirita el liaj ungegoj ! Ankaŭ libera la patro de Botreleo, tiu ke Lupeno, en sia troa deziro de armistico kiun necesigis la postuloj de sia pasio, tiu ke Lupeno elektis kiel ostaĝon. Ambaŭ liberaj, la du malliberuloj !
Kaj la sekreto de la Nadlo kiun oni kredis nepenetrebla, konata, publikigita, popularigita en ĉiuj anguloj de la universo !
Vere la popolamaso amuzis. Oni prikanzonis la venkitan aventuriston. "La Amoj de Lupeno", "La plorĝemoj de Arseno !...", "La amsopira ŝtelisto.", "La plendokanto de la poŝoŝtelisto". Tiuj kriiĝis sur la bulvardoj, tiuj zumkantiĝis en la laborejo.
Estanta la kerno de la klaĉoj, persekutita de intervjuistoj, Rajmonda respondis per la plej ekstrema deteniĝemo. Sed la letero ekzistis, kaj florbukedoj, kaj la tuta mizera aventuro ! Lupeno, ofendmokita, ridindigita, perdis sian prestiĝon. Kaj Botreleo estis la idolo. Li ĉion vidis, ĉion antaŭdiris, ĉion klarigis. La depozicio kiun F-ino de Sankta-Verano faris antaŭ la enketjuĝisto pri sia forrabo, konfirmis