ĵurnalo transiris man’al mane, kaj ĉiufoje kiam unu el la gastoj ekrigardis la proponatan paĝon, estis ekkrioj.
- Legu ! legu ! Oni kriis ĉe la kontraŭa flanko.
Ĉe la honortablo, oni leviĝis. La patro Botreleo iris preni la ĵurnalon kaj prezentis ĝin al sia filo.
- Legu ! legu ! Oni kriis pli laŭte.
Kaj aliaj bojdiris :
- Aŭskultu do ! Li tuj legos... Aŭskultu !
Botreleo staranta fronte al publiko, trarigardis en la vespera ĵurnalo kiun sia patro donis al li, la artikolon kiu kaŭzis tian bruegon, kaj subite, ekvidante titolon substrekitan per blua krajono, li levis la manon por postuli la silenton, kaj li legis per voĉo kiun la emocio pli kaj pli ŝanĝis, tiujn stuporigajn rivelojn kiuj neniigis ĉiujn siajn penadojn, aliigis siajn ideojn pri la Kava Nadlo kaj montris la vanecon de sia lukto kontraŭ Arseno Lupeno :
"Publika letero de S-ro Masibano, de la Akademio de la Surskriboj kaj la Beletro.
"Sinjoro Direktoro,
"La 17an de marto 1679 - mi bone diras 1679, estas do sub Ludoviko la XIVa – iu tre malgranda libro estis eldonita en Parizo kun tiu ĉi titolo :