Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

===LA MISTERO DE LA KAVA NADLO,===

====la tutan veron denuncita por la unua fojo.====

=====Cent ekzempleroj presitaj de mi mem=====

=====kaj por la sciigo de la Kortego.=====

"Je la naŭa matene, dum tiu tago de la 17a de marto, la aŭtoro, tre juna viro, bone vestita, kies oni ne scias la nomon, komencis demeti ĉi tiun libron ĉe la ĉefaj moŝtuloj de la Kortego. Je la deka, tiam kiam li plenumis kvar el tiuj klopodoj, li estis arestita de gvardia kapitano, kiu kondukis lin en la reĝan kabineton kaj tuj reiris traserĉadi la kvar ekzemplerojn disdonitajn. Kiam la cent ekzempleroj estis kolektitaj, kalkulitaj, zorge foliumitaj kaj kontrolitaj, la reĝo mem ĵetis ilin en la fajron, krom unu kiun li gardis en sia posedo. Poste li komisiis la gvardian kapitanon eskorti la aŭtoron de la libro al S-ro de Sankta-Marto kiu siavice enŝlosis sian malliberulon unue en Pinerolo, poste en la fortikaĵo de la insulo Sankta-Margareta. Tiu viro kompreneble estis neniu alia ol la fama viro kun la fermasko.

"Neniam la vero estis konata, aŭ almenaŭ iu parto de la vero, se la gvardia kapitano, kiu ĉeestis dum la intervidiĝo, profitanta momenton kiam la reĝo deturniĝis, ne