cedis al la tento eltiri el la fajrujo, antaŭ ol la fajro atingis ĝin, iun alian ekzempleron.
Post ses monatoj, tiu kapitano estis delevata sur la ĉefvojo de Gajlono en Manto. Liaj murdintoj senigis lin de ĉiuj liaj vestoj, forgesante, tamen, en lia dekstra poŝo juvelon kiun oni poste malkovris, iu diamanto el la plej rimarkinda kvalito, de konsiderinda valoro.
"En liaj paperoj, oni retrovis manskribitan noton. Li tute ne parolis pri la libro eltirita el la flamoj, sed li donis resumon de la unuaj ĉapitroj. Temis pri sekreto kiu estis konita de la reĝoj de Anglio, perdita de ili ĝuste kiam la krono de la kompatinda freneza Henriko la VIa transpasis sur la kapon de la duko de Jorko, malkaŝita de Johana de Arko al la reĝo de Francio Karlo la VIIa, kaj kiu, iĝinta ŝtatsekreto, estis transdonita de suvereno al suvereno per letero ĉiufoje resigelita, kiun oni trovis ĉe la lito de la mortonto kun tiu ĉi mencio : "Por la reĝo de Francio".
Ĉi tiu sekreto koncernis la ekziston kaj determinis la pozicion de kolosa trezoro, posedata de la reĝoj kaj kiu kreskiĝis de jarcento al jarcento.