Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"– Se ŝi ne komprenas ?...

"- Vi aldonos "Temas pri la sekreto de la Nadlo". La reĝino komprenos.

"Estante parolinta, li ĵetis la libron inter la braĝojn kiujn ruĝiĝis en la fajrujo.

"La 21a de Januaro, li grimpis sur la eŝafodon.

"Necesis du monatoj al la oficiro, pro la translokado de la reĝino al la domgardistejo, por plenumi la komision kies li estis taskita. Fine, per multaj insidaj intrigoj, li iam sukcesis troviĝi en la ĉeesto de Maria-Antoneta. Li diris al ŝi tiel ke ŝi povis apenaŭ aŭdi :

"Komisie de la ĵus mortinta reĝo, Sinjorino, por via moŝto kaj por lia filo.

"Kaj li prezentis al ŝi la sigelitan leteron.

"Ŝi certigis sin ke la gardistoj ne povis vidi ĝin, rompis la sigelojn, ŝajnis surprizita ĉe la vido de tiuj ĉi nedeĉifreblaj linioj poste, tuj ŝajnis kompreni. Ŝi amare ridetis, kaj la oficiro perceptis tiujn ĉi vortojn :

"- Kial tiom malfrue ?

"Ŝi hezitis. Kie kaŝi tiun danĝeran dokumenton ? Fine, ŝi malfermis sian preĝolibron, kaj en ia sekreta poŝo aranĝita inter