Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la bindaĵo el ledo kaj la pergameno kiu kovris ĝin, ŝi englitis la paperfolion.

"- Kial tiom malfrue... ŝi diris.

"Estas probable, ja, ke tiu dokumento, se ĝi povintus alporti savon al ŝi, alvenis tro malfrue, ĉar dum la sekva oktobra monato, la reĝino Maria-Antoneta, siavice, grimpis sur la eŝafodon.

"Sed, tiu oficiro, foliumanta la paperojn de sia familio, trovis la manskribitan noton de sia praavo, la gvardia kapitano de Ludoviko la XIVa. Ekde tiu momento, li havis nur unu ideon, estis dediĉi siajn libertempon por klarigi tiun strangan problemon. Li legis ĉiujn latinaj aŭtoroj, tralegis ĉiujn kronikojn de Francio kaj tiujn de najbaraj landoj, enkondukiĝis en monaĥejojn, deĉifris la kontolibrojn, la ĉartarojn, la traktatojn, kaj li tiel povis retrovi kelkajn citaĵojn disĵetitaj tra la aĝoj.

"En Libro III de la Komentoj de Cezaro pri la milito de Gaŭlio, estas rakontita ke post la malvenko de Viridovikso per Tituliuso Sabinuso, la estro de la Caletesoj estis kondukita antaŭ Cezaron, kaj ke, por lia elaĉetpago, li malkaŝis la sekreton de la Nadlo...

"La Traktato de Sankta-Klara-sur-Epto inter Karlo la Simpla kaj Rollo, estro de la barbaroj