Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Nordo, sekvigas la nomon de Rollo per ĉiuj liaj titoloj, inter kiuj ni legas majstro de la sekreto de la Nadlo.

"La Saksa Kroniko (eldono de Gibsono, paĝo 134) parolante pri Vilhelmo-kun-granda-vigleco (Vilhelmo la Konkeranto) rakontas ke la stango de lia standardo finiĝis per akra pinto kaj tratruita de fendon laŭmaniere de kudrilo...

"En sufiĉe dubsenca frazo de sia pridemandado, Johana de Arko konfesas ke ŝi ankoraŭ havas sekretan aferon por diri al la reĝo de Francio, al kio ŝiaj juĝistoj respondis : "Jes, ni scias pri kio temas, kaj tial Johana pereos".

"- Per la virto de la Nadlo, foje ĵuras la bona reĝo Henriko la IVa.

"Antaŭe, Francisko la Ia, admonante la eminentulojn de Havro en 1520, elparolis tiun ĉi frazon kiun transdonas al ni la taglibro de burĝo de Honfloro :

"La reĝoj de Francio portas sekretojn kiuj fiksas la kondukon de aferoj kaj la sorton de urboj.

"Ĉiuj tiuj ĉi citaĵoj, Sinjoro Direktoro, ĉiuj rakontoj kiuj koncernas la fermaskon, la gvardia kapitano kaj lia pranepo,