Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/226

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi hodiaŭ retrovis ilin en broŝuro skribita ĝuste de ĉi tiu pranepo kaj eldonita en junio 1815, la antaŭ- aŭ post-tagon de Vaterlo, estis do dum, periodo de malordoj kiam la riveloj kiujn ĝi enhavis devis resti nerimarkitaj.

"Kion valoras tiu broŝuro ? Nenion, vi respondos, kaj ni devas atribui al ĝi neniun fidindecon. Tio estas mia unua impreso; sed kia ne estis mia stuporo, malfermante Komentojn de Cezaro ĉe la menciita ĉapitro, tie malkovri la frazon trovitan en la broŝuro ! Sama konstato pri la Traktato de Sankta-Klara-sur-Epto, la Saksa kroniko, la pridemandado de Johana de Arko, unuvorte ĉio kio eblas al mi kontroli ĝis nun.

"Fine, ekzistas ankoraŭ pli preciza fakto kiu raportas la aŭtoro de la broŝuro de 1815. Dum la kampanjo de Francio, sia ĉevalo estanta morta, li, oficiro de Napoleono, sonorigis vespere ĉe la pordo de kastelo kien li estis akceptita de maljuna kavaliro de Sankta-Ludoviko.

"Kaj li sinsekve ekaŭdis babilante kun la maljunulo ke tiu ĉi kastelo, situata sur la rando de la Krezo, nomiĝis la kastelo de la Nadlo, ke ĝi estis konstruita kaj baptita de Ludoviko la XIVa, kaj ke, laŭ lia nepra ordono, ĝi