Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ornamita per sonorilturetoj kaj spajro kiu figuris la nadlon. Kiel dato, ĝi surhavis, ĝi devas ankoraŭ surhavi 1680.

"1680 ! Unu jaro post la publikigo de la libro kaj la malliberigo de la Fermasko. Ĉio klariĝis : Ludoviko la XIVa, antaŭvidante ke la sekreto povis malsekretiĝi, konstruis kaj baptis tiun kastelon por proponi al scivolemuloj naturan klarigon de la antikva mistero. La Kava Nadlo ? Iu kastelo kun pintaj turetoj, lokita sur la rando de la Krezo kaj apartenanta al la reĝo. Konsekvence oni kredis koni la respondon de la enigmo kaj esploradoj ĉesis !

"La kalkulo estis ĝusta, ĉar pli ol du jarcentojn poste, S-ro Botreleo falis en la kaptilon. Kaj estas tie, Sinjoro Direktoro, ke mi volis alveni skribante ĉi tiun leteron. Se Lupeno sub la nomo de Anfredo luprenis al S-ro Valmeras la kastelon de la Nadlo rande de la Krezo, se li loĝigis tien siajn du malliberulojn, estas ke li akceptis la sukceson de la neeviteblaj esploroj de S-ro Botreleo, kaj ke por akiri la pacon kiun li petis, li ĝuste insidis al S-ro Botreleo tion kion ni povas nomi la historian kaptilon de Ludoviko la XIVa.

"Kaj tra tio, ni estas alkondukataj al tio ĉi, nerefutebla konkludo estas ke li, Lupeno, kun