Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

se vi ne sukcesas deĉifri ĝin, ne utilas ĉar Ludoviko la XVIa detruis la libro kiu donis la klarigon de tio.

- Jes, sed la alia ekzemplero, eltirita el la flamoj de la gvardia kapitano de la reĝo Ludoviko la XIVa, ne estis detruita.

- Kion vi scias ?

- Pruvu la malon.

Botreleo silentis, poste malrapide, kun okuloj fermitaj, kvazaŭ li provis precizigi kaj resumi sian penson, li elparolis :

- Posedanto de la sekreto, la gvardia kapitano komencas komuniki pecetojn de ĝi en la taglibro kiun retrovis sia pranepo. Poste silento. La klarigo de la enigmo, li ne donas ĝin. Kial ? Ĉar la tento uzi la sekreton enfiltriĝas iom post iom en li, kaj ke li cedas al ĝi. La pruvo ? Lia murdo. La pruvo ? La belega juvelo malkovrita sur li kaj kiun li tutcerte eltiris el tia reĝa trezoro kies la kaŝejo, nekonata al ĉiuj, precize konsistigas la misteron de la Kava Nadlo. Lupeno subdiris tion al mi : Lupeno ne mensogis.

- Tiel, Botreleo, ke vi konkludas ?

- Mi konkludas ke necesas fari ĉirkaŭ tiu rakonto la plej da reklamoj