Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel eble, kaj ke oni scius per ĉiuj ĵurnaloj ke ni serĉas libron titolatan la Traktato de la Nadlo. Eble ni eltrovos ĝin funde de iu provinca biblioteko.

Tuj la noto estis redaktata, kaj tuj, sen eĉ atendi ke ĝi povu trafi rezulton, Botreleo eklaboris.

Iu komenco de spuro aperis : la murdo okazis ĉirkaŭ Gajlono. La saman tagon, li iris al tiu urbo. Certe ja, li ne esperis reludi krimon elfarita ducent jarojn antaŭe. Sed tamen ekzistas kelkaj kanajlaĵoj kiuj lasas spurojn en la memoroj, en la tradicioj de la landoj.

La lokaj kronikoj kolektas ilin. Iam, tiu provinca erudiciulo, tiu amatoro de malnovaj legendoj, tiu elvokanto de malgravaj incidentoj de la pasinta vivo, fariĝas la temo de ĵurnala artikolo aŭ de komuniko al la Akademio de ĝia ĉefurbo.

Li vidis tri aŭ kvar el tiuj erudiciuloj. Ĉefe kun unu el ili, iu maljuna notario, li traserĉis, li foliumis la registrojn de la malliberejo, la registrojn de la malnovaj prefektejoj kaj de la parokoj. Neniu notico aludis la murdon de iu gvardia kapitano dum la XVIIa jarcento.