Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/250

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nu, vi, Sinjoro, ekkriis Botreleo, krude alparolante al Barono, ĉu vi scias nenion ?... Ĉu vi suspektas neniun ?

- Ni povus pridemandi mian filinon.

- Jes... jes... Tio estas... eble ŝi scios...

S-ro de Velino sonorigis al sia servisto. Kelkajn minutojn poste, S-ino de Vilemon eniris. Ŝi estis juna virino, kun suferplena kaj rezignita mieno. Tuj Botreleo demandis al ŝi :

- Ĉu vi trovis tiun libron supre, Sinjorino, en la libroŝranko ?

- Jes, en paketo de volumoj kiu ne estis malligita.

- Kaj vi legis ĝin ?

- Jes, hieraŭ nokte.

- Kiam vi legis, ĉu la du paĝoj kiuj estas tie, mankis ? bone memoru, la du paĝoj kiuj sekvas tiun tabelon de ciferoj kaj punktoj ?

- Sed ne, sed ne, ŝi diris tre surprizita, mankis neniun paĝon.

- Tamen, oni elŝiris...

- Sed la libro ne forlasis mian ĉambron tiunokte.

- Tiumatene ?

- Tiumatene, mi mem malsuprenigis ĝin ĉi tien